"Eŭropa – tio vi estas! – Ĉu Eŭropo bezonas komunan lingvon?"

 

La jarĉefkunveno de la Bavara Esperanto-Ligo r.a. (BELO)

kun novelektoj de la estraro

sabate, la 01an de aprilo en Neu-Ulm

 

La jarĉefkunveno de la Bavara Esperanto-Ligo r.a. okazis dimanĉe, la 01an de aprilo en la „Gemeindezentrum de la Andreasgemeinde“ en Neu-Ulm-Ludwigsfeld.

 

 

 

Post la malfermo fare de la unua prezidanto, Armin Grötzner, la partoprenintoj dum memorminuto honore rememoris la mortintojn.

Sekvis la raporto de la unua prezidanto rilate al la aktivecoj dum la jaro 2005, la kasraporto kaj la raporto de la revizoroj.

Post la malŝarĝigo de la estraro kaj de la revizoroj sekvis la novelektoj.

La ĝistempa estraro reelektiĝis. Krome Evi Geist kaj Karl Breuninger novelektiĝis ol komisiitoj al la estraro, kiu laŭ la aktuala statuto funkcios dum tri jaroj.

Ol revizoroj elektiĝis Fritz Hilpert kaj Uli Ender.

 

Laŭ propono de Alfred Schubert decidiĝis, ke la printempa kunveno 2007 okazu en Pinswang (Aŭstrio), se tiu estos ebla en la antaŭvidita loko.

Proponiĝis kaj  decidiĝis aranĝi la komunan zamenhoffeston dum decembro 2006 en Nurenbergo. Oni ankoraŭ ne povis difini la precizan daton, ĉar la Nurenbergaj gesamideanoj unue devos trovi ejon, kiu dum unu el la antaŭviditaj datoj ankoraŭ estos disponebla por ni.

 

 

Post preskaŭ unu horo finis la jarĉefkunveno 2006 de la Bavara Esperanto-Ligo r.a.

 

Tiu ĉi paĝo je la nomo de BELO estas redaktita de

Frank Kasper

interret-komisiito de BELO

 

Reen al la raporto pri la komuna semajnfino de BAVELO kaj BELO