Antaŭkristnaska BELO-kunveno kun Zamenhof-solenaĵo en Munkeno

La fondinto de la „Internacia Lingvo“, Ludoviko Lazaro Zamenhof, naskiĝis je la 15-a de decembro 1859 en la tiam al Ruslando, hodiaŭ al Polando apartenanta Bialystoko. Pro tio ĉie sur la mondo kunvenas ĉirkaŭ tiu tago la geamikoj de ĉi tiu lingvo, kiu nomiĝas laŭ ties fondinto  “Esperanto”, honore al Zamenhof. Tion faris ankaŭ la BELO-membroj, ĉifoje je la 10-a de decembro en la “Eine-Welt-Haus” (Unu-mondo-domo) en Munkeno.

Dum la antaŭa oficiala membrokonferenco oni aprobis unuvoĉe etan ŝanĝon en la statuto kaj la planon de komuna printempa kunveno de la BAVELO kaj BELO en Neu-Ulm. Ĉi tiu kunveno okazu inter la 31-a de marto kaj 2-a de aprilo 2006 en Neu-Ulm. La invito atingu ankaŭ la Esperanto-geamikojn en la najbaraj landoj. Por la poste sekvonta jaro 2007 estas antaŭvidata kunveno en Pinswang/Tirolio. – La prezidanto menciis ankaŭ la feston de la 100-jara ekzisto de la Germana Esperanto-Asocio, kiu okazos inter la 2-a kaj la 5-a de junio 2006 en Brunsvigo.

La Zamenhof-solenaĵo mem, preparita de la munkena Eo-klubo, viglis aparte pro la ravaj muzikkontribuoj, nome  de la el Nurembergo veninta kantgrupo Olga-Grigory-Sergej kaj de la prezentado de  “Stenka Rjasin” far Frieder Weigold. Mondolo Terano prelegante provis pere de la radiko „amik-“ demonstri la derivadsistemon de  la lingvo.

Al la fotoj de la zamenhoffesto faritaj kaj publikigitaj de Grigory Grin

 

Armin Grötzner

BELO-prezidanto